Kio Estas Musica di Seta

Musica di Seta naskiĝas de la dudekjara sperto de la kantverkistino, gitaristino kaj komponistino Kjara (Chiara Raggi), flonrante el la ankoraŭ varamaj pandemiaj cindroj. Ĝis estas tute vera marko dediĉita al la aŭtorina muziko per la kreado de muzikeldonejo, retrevuo kaj la organizado de eventoj. 

Musica di Seta naskiĝas kun la celo krei lokon, kie kantaŭtorinoj povu trovi laboran koncepton etikan kaj respekteman al muziko kaj al la homoj. Domo kie kreskiĝi kaj konstrui sian estontecon. Vera laŭlitera komunumo. 

La etikedo dediĉos sin al la produktado, merkatado kaj reklamado de albumoj verkitaj kaj kantataj de kantverkistinoj, cele al alta artkvalito kaj konstanta serĉado de beleco kaj originaleco. 

La Mag rakontos la aŭtorinan muzikon pere de profundigaj artikoloj, rubrikoj, ludlistoj kaj dediĉitaj servoj. Ĝi estos loko, kie muziki, paroli pri muziko kaj muzikistinoj, kunpartigi enhavojn, eventojn, intervjuojn, albumojn, recenzojn de libroj kaj ĉion tion, kio apartenas je ĉi tiu arta universo, donante spacon kaj ilojn por konigi kaj disvastigi inan muzikon rafinitan kaj kvalitan.

Multaj monataj kolumnoj animas la revuon, inkluzive de: Rocket Girls de Laura Gramuglia, Notes Emerging de Michele Neri, Rubrichelli 10 kantoj por ni de Giulia Pratelli, Kantaŭtoro [Ina] Ĉefartikolo de Chiara Raggi, Ballads for Old Hens de Elisa Genghini, PsicoCose de Martina Baiocchi, Dimanĉa Brunĉo de Andrea Amati, Astro Flò de Floriana Raggi, LegalMente Female de Avv. Claudia Barcellona kaj detaloj kiel la Fokuso de la Aŭtoro, Altre Trame kaj Libellule.

Kiu Estas Kjara (Chiara Raggi)

Kjara (Chiara raggi) estas itala kantaŭtorino, gitaristino kaj komponistino.  

Nur dudekjaraĝa ŝi diplomiĝis pri Klasika Gitaro ĉe la Konservatorio “Giovanni Lettimi” de Rimini, ŝi partoprenis la duanivelan eksperimentan dujaron de TESPI, pri muzika direkto kaj sceneja arto, ĉe la Torina Konservatorio “Giuseppe Verdikaj diplomiĝis kiel “Aŭtoro de Tekstoj” ĉe la CET Eŭropa Centro de Toscolano, fondita kaj reĝisorita de Mogol en 2009.

Ŝi eldonis tri albumojn kaj unuopaĵon, kaj kvara albumo eldoniĝos fine de la jaro 2020: Molo 22 (2009), Disordine(2015) kaj Blua Horizonto (2019), kantita en Esperanto, La Natura e La Pazienza (2020).  

Kjara (Chiara Raggi) estas la ununura kantaŭtorino en Italio, kiu elektis Esperanton kiel plian esprimilon por sia muziko, ĉar ŝi estas fascinita de la muzikeco de la lingvo kaj de tio, kion ĝi reprezentas por ŝi: ideo de egaleco kaj forta kaj unika esprim-libereco.  

Ŝi estas fondinto kaj direktoro de la marko Musica di Seta, dediĉita al la  aŭtorina muziko pere de la kreado de muzikeldonejo, reta revuo kaj la organizado de eventoj. 

Ŝi estas la arta direktorino de la ekspozicio “Eco di Donna Evolution”, evento kiu naskiĝis en 2019 en Rimini, kiu celas valorigi kaj doni spacon al la aŭtorina muziko, kaj per koncertoj kaj per kulturaj renkontiĝoj rilataj al la ina verkarto.  

Ekde 2018 ŝi instruas kantverkadon ĉe la Holden-lernejo de Alessandro Baricco en Torino.  

Ŝi kunlaboras kun la Itala Svisa Radio-Televido (RSI) por kiu ŝi kreis “Anime Salve” en 2020 produktita de Sergio Albertoni. Plie, ŝi partoprenis la specialaĵojn dediĉitajn al la aŭtorina muziko, kune kun la muzika ĵurnalisto Fausto Pellegrini, kaj la 80-jariĝon de Francesco Guccini kun la muzika kritikisto kaj verkisto Paolo Talanca. 

Finalistino ĉe la Nacia Premio Bianca D’Aponte 2018 dediĉita al la aŭtorina kanto, ŝi gajnis la Premion Suoni dall’Italia kaj estis premiita de Mariella Nava. En septembro 2019 ŝi ricevis la Premion Castrovillari d’Autore, kiu celas honorigi elstarajn figurojn de la nacia sceno, kiuj distingiĝis pro realigado de koncertoj, diskoj, produktaĵoj kaj verkoj, donante prestiĝon al la itala kantverkado. En aŭgusto 2020, ŝi ricevis unu el la plej gravaj agnoskoj de Esperantujo, la merita diplomo pro “Elstara Arta Agado” aljuĝita al personoj, kiuj kontribuas en originala kaj grava maniero al la disvastigado de Esperanto tra la mondo. 

En 2008 ŝi gajnis la selektadon starigitan de GAI Italaj Junaj Artistoj kaj partoprenis la prestiĝan XIII Bienalon de Junaj Artistoj de Eŭropo kaj Mediteraneo, reprezentante la regionon Piemonton en la muzika sekcio.  

Ŝi estas la interpretistino kaj aŭtorino, kune kun Fabiola Fenili, de la interreta serio La misAventuroj de [Ina] Kantverkisto kiu aperis en ĉiuj Giometti kinejojn dise tra Italio, enkondukante la desegnofilmon de Disney-Pixar “Coco” kaj ankaŭ televide ĉe ICARO TV, kanalo 91 de tera diĝita.  

De 2018 ĝis 2020, dum tri sezonoj, ŝi estis la aŭtorino kaj prezentistino de la semajna rubriko [Ina] Kantaŭtoro: Mi kantas kaj diras aferojn vivelsende ĉiun merkredon matene je la 10:00 ĉe Icaro TV, kanalo 91 de tera diĝita. 

En marto 2018, kune kun la gitaristino Paola Selva kaj kun Fabiana Ferrandino, ŝi kreis la rubrikon dediĉitan al la ina gitaro GUITAR LADIES, monata rubriko de la papera revuo CHITARRA ACUSTICA en kiu ŝi verkas, parolas kaj prirakontas gitarojn kaj gitaristinojn.  

De 2017 Kjara ekpartoprenas la “muzikan familion” de Aramini Strumenti Musicali (Bo) agante kiel promocianto por la markoj Effedot Guitars kaj Leho Ukuleles.

Kreditoj:

La foto de Chiara estas de Cristina Varè.